Saturday 21 May 2011

Reveno, kaj kial mi subtenas nacian partion

Saluton denove!

Longe mi forestis de tiu blogo. La poemo, kiun mi aperigis la 26an de oktobro 2009 iom klarigas. Tre mallonge: Mi amis viron, li amis min, kaj post multaj jaroj ni sukcesis vivi kune. Intertempe, tamen, vivokrizo entute rompis lin. Li komencis drinkegi. Dum tri jaroj, mi vivis en infero. La drinkado mortigis lin la pasintan junion. Nun, mi provas rekapti la vivon.

Mi esperas, ke nun eblos al mi pli ofte babili tie-ĉi, almenaŭ kiam la laboro ne tro premas.

Kaj iu instigas min rekomenci taskon, kiun mi antaŭe faris en Esperantujo. Mi diris jes, provizore... ni vidu...

Support Plaid today Vi, kiuj konas min el la prahistorio eventuale memoras, ke mi estas fervora subtenanto de la sennacieco de Lanti. Tamen,du-tri monatojn post ol translokiĝi al Treorci, mi aniĝis al Plaid Cymru [= Partio de Kimrio]. Ĉu do mi forĵetas miajn principojn?

Entute ne. Kiam nacio kaj kulturo restas ekspluatata kaj senigita je rajtoj, kiam oni traktas ĝin maljuste, tiam necesas lukti ĉiu- kaj ĉiamaniere. Mi kredas ke Plaid ofertas la solan solvon.

Mi diros iomete pri la historio nun, sed nedetale. Sendube mi pritraktos historiajn temojn plurfoje en estontaj blogoj.

Kiam disvolviĝis la karbominoj en la 19a jarcento, tio draste ŝanĝis Kimrion. Venis homoj el Anglio kaj aliaj landoj por labori ĉiu-tie, kio mem efikis negative sur la kimran lingvon. Aldone, en tiu tempo la aŭtoritatoj multe persekutis la kimran lingvon. Uzi ĝin en la lernejo aŭ laborejo estis malpermesata. Ĝis la fruaj jaroj de la 20a jarcento, infanoj kiuj parolis kimre en la lernejo devis porti, kiel punon, tabulon kun la vortoj Welsh Not (Kimra Ne) ĉirkaŭ la kolo.

Eĉ post ol oni ĉesis puni, restis la impreso, ke la kimra malpli valoras ol la angla. Ne surprize, ke en 1851, 90% de la kimra loĝantaro scipovis la kimran, sed nur 49.9% en 1901, 37.1% en 1921, 28.9% en 1951 kaj mizera 18.9% en 1981. Nuntempe, la lingvo havas oficialan statuson kaj iom reviviĝas, grandparte dank' al la streboj de Plaid-anoj.

La ministaj komunumoj en la sudkimraj valoj estis malriĉaj. Tamen, edukado kaj kulturo tre gravis. Ĉie, homoj kontribuis monon por konstrui institutojn laboristajn, kiuj provizis bibliotekojn, scenejojn, vesperajn lernejojn. La kimrolingva poeto Ben Bowen, kiu naskiĝis in 1878, du stratojn for de mia domo, eklaboris en la loka karbomino kiam li estis nur dekdujara. Jam nur dekokjara, li gajnis la bardan tronon ĉe la Nacia Ejstedvodo (la plej grava kultura evento en Kimrio), kaj li atingis la universitaton, sed neniam finis la studadon, pro tuberkulozo, kiu mortigis lin en lia dudekvara vivojaro.

Kimra karbo pelis la industrion en Britio, kimra karbo kreis riĉulojn, tamen Kimrio ne profitis el ĝi. Kiam oni fermis la minojn, restis nur povreco, senlaboreco kaj malsanoj kaŭzitaj de minista laboro kaj malpura aero. Kiam oni fermis la minojn, kaj metis nenion en ilian lokon, ŝajnis kvazaŭ oni fortiris la koron el la sudkimraj valoj.

Kelkaj "institutoj"restas, kiel publikaj bibliotekaj, komunumaj centroj aŭ teatroj. Multajn tamen oni malkonstruis. Restas ankaŭ la povreco, senlaboreco kaj malsanoj. Ĉe multaj homoj mankas espero. Kaj la lando restas ekspluatata! Kimra akvo sensoifigas la loĝantaron de Anglio, sed la meza prezo de la akvoservo estas pli granda en Kimrio ol en Anglia. Estas la kimra pejzaĝo, sur kiu sin sternas ventomueliloj plej amase por produkti energion, sed la lokaj komunumoj neniel profitas el tio.

Nur hieraŭ mi ricevis mesaĝon rilate artikolojn mi verkis pri Kimrio. Ĝi plorigis min. Juna kimrino skribis al mi por diri kiom ŝi sopiras al sia lando. Tamen, ŝi kaj la edzo decidis, ke ili devas loĝi en Anglio, por ke la filino havu pli da eblecojn kaj elektojn en la vivo. Fakte, lernejoj en Kimrio havis multe pli malgrandan subvencion ol lernejoj en Anglio.

La politikistoj de la tutbritaj partioj obeas tutbritajn politikon. Laŭ mia kompreno, nur Plaid Cymru povas redoni esperon al Kimrio. Kaj kial mi, poldevena kaj naskiĝinta en Anglio, elektas subteni ilin? Ĉar mi decidis loĝi en Kimrio, kaj la lando adoptis min tiel ke la unuan fojon en la vivo mi sentas min "hejme".

                                 
CYMRU AM BYTH
(Kimrio ĉiame)








Wednesday 28 October 2009

Vilanelo aux soneto?

Mi partoprenis debaton, kiu adresis la demandon: Kia formo pli tauxgas por esprimi pasion: vilanelo aux soneto.

Mia vocxdono subtenis la vilanelon. La debato estas en la angla, sed se iu interesigxas legi: http://www.helium.com/items/1626459-villanelle-form

Tuesday 27 October 2009

Dio, denove sxi versacxas!

Cxu eble la unua poemeto, kiu uzas la vorton "kalkultabeloj"? :)  

Grizo

Pluvas. Tial la valo,
kiel dum regno de Reĝo Karbo,
grizas. Hodiaŭ severas
la montoj, premas ĝis l’anim’ anhelas.  

Ne pro pluvo sole,
grizas la koro de l’ valpopolo.
Difinas sorton nuban
povro, senlaboreco, dubo.

En fora urbo angla,
griza burokratar’ sensanga
kalkultabelojn sternas.
Fermas. Vetoas. Esperon ekstermas.

Drako ruĝa, eksonu!
Veku nin el la griza nuno,
ke ekestu el arda kreo
Kimrio bunta, Kimrio libera!

Monday 26 October 2009

Pardonu min

Pardonu min. Mi longe neglektis blogumi kaj sekvi viajn blogojn. La vivo malsimplas. Kiel vi sendube suspektas, mia muzo forlasis min jam delonge. Tamen, mi havas nun kelkajn versojn por vi. Se iu volas kritiki el teknika vidpunkto, bonvenon, sed mi petas, softe, softe.....

Pli ol jardekon vivis ni dise,
mi mezlande, li en la nordo.
En hoteloj sennombraj ni flustris komplice
nian sopiron al kuna vivordo.

Tempo pasis – helike – sed pasis.
Libera denove, al kimra valo
mi fuĝis, dometon aĉetis, aŭdacis
kredadi, ke estos ni fine paro.

Li venis. Ĉu realas la revo?
Malsamas li iel. Sabliĝas la roko,
kiu subtenis min dum malespero.
Anstataŭ promesoj, nun regas mensogo.

Dio! Pugnofrapo. Kontuzoj. Doloro.
Ne plu! Lasu! Lasu, mi petas!
Amo pasinta fariĝas angoro.
Kion mi faris? Kial mi pekas?

Dio, pro kio mi tion meritas?
Lian koron regas nova amatino.
Viron iam noblan al perdo incitas
la senhonta, senkora Damo Ĝino.

Monday 2 March 2009

Kimrio

Dum jardekoj mi tre ŝatis Kimrion pro ĝia beleco. Translokiĝinte auntaŭ unu jaro al Treorci, mi trovis ne nur landobelon, sed ankaŭ popolon amikan kaj bonkoran, kiu fieras pri siaj nacio kaj kulturo. Plie, tamen, mi spertis kvazaŭ mistikan konekton al Kimrio. Mi, kiu neniam kredis, ke mi apartenas al iu lando, sentis min adoptita de Kimrio, kaj finfine trovis hejmon spiritan kaj konkretan, kiun mi serĉis la tutan vivon.

La unuan fojon, kiam mi ĉeestis koncerton en la loka Parc a'r Dar teatro kaj koncertofine aŭdis la tutan aŭskultantaron kanti la kimran himnon, mi estis ĝislarme emociigita. Kaj mi decidis, ke eĉ kvankam mi ne estas kimro pro genoj, mi povas esti kimro pro la amo, kiun mi sentas al la lando. Tial mi lernas la kimran kaj provas eduki min pri la kimra historio. Mi ne estas "natura" patrioto, kaj la frenezoj de malmodera naciismo naŭzigas min. Gravas al mi, ke Kimrio ne provas esti dominanta nacio. Kimroj simple volas havi la eblecon konservi sian lingvon kaj plejriĉigi sian kulturon.

Mi aŭdacas proponi Esperantan tradukon de la kimra himno, ĉar tiu, kiun mi trovis rete ne kontentigas min. Nu, ankaŭ la mia ne plene kontentigas :

En la kimra:
Mae hen wlad fy nhadau yn annwyl i mi
Gwlad beirdd a chantorion, enwogion o fri.
Ei gwrol ryfelwyr gwladgarwyr tra mad
Dros ryddid collasant eu gwaed.

Gwlad! gwlad! Pleidiol wyf i'm gwlad
Tra môr yn fur
I'r bur hoff bau
O bydded i'r heniaith barhau.

En Esperanto:
Land’ olda, prapatra ja karas al mi,
de bardoj, kantistoj, renomaj laŭ sci’.
Ĝiaj bravaj luktantoj, pro landama sort’
Liberon alstrebis per mort'.

Land’! land’! Ĵuras mi al mia land’
Dum en mara ŝirmad',
Restas lando de l’ kor’
Kimra lingvo pli daŭros en flor’

Hieraŭ mi partoprenis paradon en Kardifo por festi la tagon de Sankta Davido, la patrono de Kimrio. Oni serĉis dudek volontulojn por porti flagojn en la parado kaj mi tuj profitis el la okazo. Jen mi atendante la komencon de la parado (estis ankaŭ la unua fojo, kiam mi povis kanti la himnon meze de homamaso, kion mi ege ĝuis!)


Kaj jen la estonto de Kimrio:

Monday 23 February 2009

Kaj tamen....

Foje mi revis pri reven’
al verva vers’ kaj verda mor’.
Pikis min anticip’, sed jen
langvoris plumo, ĉar la kor’
profundas tro por simpla kant’.
Dum vortoj vakis en mallum’.
mi, provizora kabeant’,
tiamen strebis el la nun’.

For memkompato, for riproĉoj!
Amo min vokas kaj destino.
Eksonas novaj verdaj voĉoj -
ne gravas ĉi ekspoetino.
Tamen, solene mi promesos:
mi Esperanton ne forgesos.

(Verkita en 2004, kiam mi hazarde trovis artikolon pri Krys Ungar en Vikipedio kaj volis aldoni al ĝi. De tiam, mi nomo kaj mia loĝloko denove ŝanĝiĝis!)

Por komenci

Longe jam mi eksiligxis de Esperantujo pro diversaj kialoj. Nun mi emas iomete reiniri en la verdan mondon. Kiom laboro permesos, mi esperas tie-cxi retrovi iomete de mia antuaxa vortofacileco.

Se iu povas instrui min pri kiel uzi E-literojn en tiu blogo, mi estos tre dankema (sed se temas pri komplika kompjutoro-sorcxado, diru al mi kiom eble plej simple!)

Aktuale, mi logxas en la bela kimra Rhondda Fawr, en eks-minista dometo, montoflanke, de kie mi povas vidi la tegmentojn de Treorci kaj Cwm Parc kaj la Bwlch-monton.



Mi laboras hejme kiel tradukisto en la medicina kaj proksimaj fakoj, tradukante el la pola, serba, kroata, slovena, franca, german kaj hispana en la anglan. Kia ironio por Esperantisto, cxu ne? Tamen ja estis Esperanto, kiu ebligis al mi kompreni la strukturon de lingvoj tiome, ke mi povas tiel gajni la panon.