Monday 23 February 2009

Por komenci

Longe jam mi eksiligxis de Esperantujo pro diversaj kialoj. Nun mi emas iomete reiniri en la verdan mondon. Kiom laboro permesos, mi esperas tie-cxi retrovi iomete de mia antuaxa vortofacileco.

Se iu povas instrui min pri kiel uzi E-literojn en tiu blogo, mi estos tre dankema (sed se temas pri komplika kompjutoro-sorcxado, diru al mi kiom eble plej simple!)

Aktuale, mi logxas en la bela kimra Rhondda Fawr, en eks-minista dometo, montoflanke, de kie mi povas vidi la tegmentojn de Treorci kaj Cwm Parc kaj la Bwlch-monton.



Mi laboras hejme kiel tradukisto en la medicina kaj proksimaj fakoj, tradukante el la pola, serba, kroata, slovena, franca, german kaj hispana en la anglan. Kia ironio por Esperantisto, cxu ne? Tamen ja estis Esperanto, kiu ebligis al mi kompreni la strukturon de lingvoj tiome, ke mi povas tiel gajni la panon.

4 comments:

  1. Saluton, Krys! Ĉu vi memoras min? Jen, pri la ĉapelitaj literoj:

    http://eo.wikipedia.org/wiki/EK

    http://www.esperanto.mv.ru/Ek/

    amike,

    Jorge

    ReplyDelete
  2. Saluton, kaj bonvena.
    Jes, mi rekomendas ke vi ne uzu la iksojn en la blogo; ili estas tro malbelaj tie ĉi.
    Por tajpi, mi generale uzas la programon "Ek", sufloritan de Jorge: http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html.

    Kelkfoje mi verkas en Word kaj poste uzas makroojn, kiujn vi povas trovi en la retejo de Bertilo.

    Sed se vi ne deziras uzi programon, jen io tre oportuna: la Konvertilo http://members.aon.at/aldone/konvertilo.html.
    Vi simple tajpas per x-metodo, kaj ili konvertiĝas al ĉapeloj, kaj poste vi povas simple kopii.

    Bonŝancon!

    ReplyDelete
  3. Dankon al vi ambaŭ pro la konsiloj. Mi esploros la eblecojn kaj esperas trovi solvon, kiu ne frakasos mian cerbon!

    Jorge, kompreneble mi memoras vin!

    ReplyDelete
  4. Saluton Krys

    Mi esperas krome ke interesos vin la Brita Konferenco en Kimrujo venontjare kaj do sendas al vin informon pri tio :)

    http://www.esperantollandudno2010.org.uk/index.html

    Brian

    ReplyDelete