Monday 23 February 2009

Kaj tamen....

Foje mi revis pri reven’
al verva vers’ kaj verda mor’.
Pikis min anticip’, sed jen
langvoris plumo, ĉar la kor’
profundas tro por simpla kant’.
Dum vortoj vakis en mallum’.
mi, provizora kabeant’,
tiamen strebis el la nun’.

For memkompato, for riproĉoj!
Amo min vokas kaj destino.
Eksonas novaj verdaj voĉoj -
ne gravas ĉi ekspoetino.
Tamen, solene mi promesos:
mi Esperanton ne forgesos.

(Verkita en 2004, kiam mi hazarde trovis artikolon pri Krys Ungar en Vikipedio kaj volis aldoni al ĝi. De tiam, mi nomo kaj mia loĝloko denove ŝanĝiĝis!)

5 comments:

  1. Bone, ke vi tamen solvis la problemon de la supersignoj.

    ReplyDelete
  2. Stulte, ke mi ne kontrolis unue, kiel John...

    Mi invitas vin konatigiĝi kun:

    http://beletraalmanako.com/

    Ĉu vi ne emus verki por BA? Poemojn, fikcian prozon, artikolon pri via kabeo aŭ pri esperanto "de ekstere"...

    Eble vin interesos ankaŭ jena libro:

    http://www.librejo.com/enciklopedio/index.html

    Brakumon el Madrido!

    Jorge

    ReplyDelete
  3. Mi ne scias ĉu mi aktuale kapablas multon verki. Mia muzo forflugis, mia vortprovizo rustiĝis, kaj mia cerbo eĉ pli!
    La kabeo: nu, estis pluraj kialoj. La laboro tre premis; okazis grandaj ŝanĝoj en mia persona vivo, pro kiuj estis iom malkomforte partopreni E-ajn eventojn; cetere mi ne plu volis eksponi min al la veneno direktata kontraŭ mi kaj mia verkado.

    Tial mi nun provas reeniri la verdan mondon diskrete kaj tra flankpordo.

    ReplyDelete
  4. Ĉu vi emus recenzi? Ekzemple, fikcian prozon.

    Bv skribi al redaktejo @ gmail . com

    Amike,

    Jorge

    ReplyDelete
  5. Krys, kara geniulino, mi amas vian animon. Sukceson pri chio.

    ReplyDelete