Monday 26 October 2009

Pardonu min

Pardonu min. Mi longe neglektis blogumi kaj sekvi viajn blogojn. La vivo malsimplas. Kiel vi sendube suspektas, mia muzo forlasis min jam delonge. Tamen, mi havas nun kelkajn versojn por vi. Se iu volas kritiki el teknika vidpunkto, bonvenon, sed mi petas, softe, softe.....

Pli ol jardekon vivis ni dise,
mi mezlande, li en la nordo.
En hoteloj sennombraj ni flustris komplice
nian sopiron al kuna vivordo.

Tempo pasis – helike – sed pasis.
Libera denove, al kimra valo
mi fuĝis, dometon aĉetis, aŭdacis
kredadi, ke estos ni fine paro.

Li venis. Ĉu realas la revo?
Malsamas li iel. Sabliĝas la roko,
kiu subtenis min dum malespero.
Anstataŭ promesoj, nun regas mensogo.

Dio! Pugnofrapo. Kontuzoj. Doloro.
Ne plu! Lasu! Lasu, mi petas!
Amo pasinta fariĝas angoro.
Kion mi faris? Kial mi pekas?

Dio, pro kio mi tion meritas?
Lian koron regas nova amatino.
Viron iam noblan al perdo incitas
la senhonta, senkora Damo Ĝino.

2 comments:

  1. Mi ĝojas, ke vi revenis al la mondo de la blogantoj, eĉ se sub iom malgajaj cirkonstancoj.

    ReplyDelete
  2. Dankon John,

    Mi nun provas decidi cxu partopreni BEA kongreson 2010. Parto de mi volas. Parto timegas.

    ReplyDelete