Saturday 21 May 2011

Reveno, kaj kial mi subtenas nacian partion

Saluton denove!

Longe mi forestis de tiu blogo. La poemo, kiun mi aperigis la 26an de oktobro 2009 iom klarigas. Tre mallonge: Mi amis viron, li amis min, kaj post multaj jaroj ni sukcesis vivi kune. Intertempe, tamen, vivokrizo entute rompis lin. Li komencis drinkegi. Dum tri jaroj, mi vivis en infero. La drinkado mortigis lin la pasintan junion. Nun, mi provas rekapti la vivon.

Mi esperas, ke nun eblos al mi pli ofte babili tie-ĉi, almenaŭ kiam la laboro ne tro premas.

Kaj iu instigas min rekomenci taskon, kiun mi antaŭe faris en Esperantujo. Mi diris jes, provizore... ni vidu...

Support Plaid today Vi, kiuj konas min el la prahistorio eventuale memoras, ke mi estas fervora subtenanto de la sennacieco de Lanti. Tamen,du-tri monatojn post ol translokiĝi al Treorci, mi aniĝis al Plaid Cymru [= Partio de Kimrio]. Ĉu do mi forĵetas miajn principojn?

Entute ne. Kiam nacio kaj kulturo restas ekspluatata kaj senigita je rajtoj, kiam oni traktas ĝin maljuste, tiam necesas lukti ĉiu- kaj ĉiamaniere. Mi kredas ke Plaid ofertas la solan solvon.

Mi diros iomete pri la historio nun, sed nedetale. Sendube mi pritraktos historiajn temojn plurfoje en estontaj blogoj.

Kiam disvolviĝis la karbominoj en la 19a jarcento, tio draste ŝanĝis Kimrion. Venis homoj el Anglio kaj aliaj landoj por labori ĉiu-tie, kio mem efikis negative sur la kimran lingvon. Aldone, en tiu tempo la aŭtoritatoj multe persekutis la kimran lingvon. Uzi ĝin en la lernejo aŭ laborejo estis malpermesata. Ĝis la fruaj jaroj de la 20a jarcento, infanoj kiuj parolis kimre en la lernejo devis porti, kiel punon, tabulon kun la vortoj Welsh Not (Kimra Ne) ĉirkaŭ la kolo.

Eĉ post ol oni ĉesis puni, restis la impreso, ke la kimra malpli valoras ol la angla. Ne surprize, ke en 1851, 90% de la kimra loĝantaro scipovis la kimran, sed nur 49.9% en 1901, 37.1% en 1921, 28.9% en 1951 kaj mizera 18.9% en 1981. Nuntempe, la lingvo havas oficialan statuson kaj iom reviviĝas, grandparte dank' al la streboj de Plaid-anoj.

La ministaj komunumoj en la sudkimraj valoj estis malriĉaj. Tamen, edukado kaj kulturo tre gravis. Ĉie, homoj kontribuis monon por konstrui institutojn laboristajn, kiuj provizis bibliotekojn, scenejojn, vesperajn lernejojn. La kimrolingva poeto Ben Bowen, kiu naskiĝis in 1878, du stratojn for de mia domo, eklaboris en la loka karbomino kiam li estis nur dekdujara. Jam nur dekokjara, li gajnis la bardan tronon ĉe la Nacia Ejstedvodo (la plej grava kultura evento en Kimrio), kaj li atingis la universitaton, sed neniam finis la studadon, pro tuberkulozo, kiu mortigis lin en lia dudekvara vivojaro.

Kimra karbo pelis la industrion en Britio, kimra karbo kreis riĉulojn, tamen Kimrio ne profitis el ĝi. Kiam oni fermis la minojn, restis nur povreco, senlaboreco kaj malsanoj kaŭzitaj de minista laboro kaj malpura aero. Kiam oni fermis la minojn, kaj metis nenion en ilian lokon, ŝajnis kvazaŭ oni fortiris la koron el la sudkimraj valoj.

Kelkaj "institutoj"restas, kiel publikaj bibliotekaj, komunumaj centroj aŭ teatroj. Multajn tamen oni malkonstruis. Restas ankaŭ la povreco, senlaboreco kaj malsanoj. Ĉe multaj homoj mankas espero. Kaj la lando restas ekspluatata! Kimra akvo sensoifigas la loĝantaron de Anglio, sed la meza prezo de la akvoservo estas pli granda en Kimrio ol en Anglia. Estas la kimra pejzaĝo, sur kiu sin sternas ventomueliloj plej amase por produkti energion, sed la lokaj komunumoj neniel profitas el tio.

Nur hieraŭ mi ricevis mesaĝon rilate artikolojn mi verkis pri Kimrio. Ĝi plorigis min. Juna kimrino skribis al mi por diri kiom ŝi sopiras al sia lando. Tamen, ŝi kaj la edzo decidis, ke ili devas loĝi en Anglio, por ke la filino havu pli da eblecojn kaj elektojn en la vivo. Fakte, lernejoj en Kimrio havis multe pli malgrandan subvencion ol lernejoj en Anglio.

La politikistoj de la tutbritaj partioj obeas tutbritajn politikon. Laŭ mia kompreno, nur Plaid Cymru povas redoni esperon al Kimrio. Kaj kial mi, poldevena kaj naskiĝinta en Anglio, elektas subteni ilin? Ĉar mi decidis loĝi en Kimrio, kaj la lando adoptis min tiel ke la unuan fojon en la vivo mi sentas min "hejme".

                                 
CYMRU AM BYTH
(Kimrio ĉiame)








4 comments:

  1. Kia surprizo (ne malagrabla) legi viajn vortojn. Mi esperas ke eblos renkonti vin iam. Ĉu vi iam estos ne la norda parto de Kimrio? Se jes, ne forgesu refortigi ligojn el la pasinteco.

    Dymuniadau da! Bondezirojn!

    ReplyDelete
  2. Croeso Bill,

    Mi esperas ĉeesti Yr Arbrawf Mawr en Conway Centre, Ynys Mon en Oktobro sed ne decidis ĉu iri trajne (infera vojaĝo pastintjare!) aŭ konduki. Alie, mi estos en Wrecsam la tutan semjnon de la Estedfodo kaj sendube kondukos tien, se tio estas sufiĉe "Gog"!

    ReplyDelete
  3. Ni estis en Kimrio lastan someron. Kun Midsumer Morder Society. Ni vizitis la lokon sur Mount Snowdonia, ke Barnaby solvis problemon. Ni revas pri reveno al la bela lando. Eble cxijaro 2012? Kore salutas

    Roland Schnell
    esperanto@berlin.de

    ReplyDelete
  4. Saluton, kun plezuro mi malkovras vian blogon. Sed mi atentigas vin ke ĉe via malnova mesaĝo, Monday, 2 March 2009, nun mankas unu foto (supozeble kun vi portanta kimran flagon ?)
    Amike, Christian L. (apud Limoges, Francio, aŭ fakte : Okcitanio !, kies lingvon mi do lernetis.)

    ReplyDelete